Inicio de sesión

Francaj geesperantistoj vizitintaj Santiagon

  Francaj geesperantistoj el la urbo Membrolle alvenis Kubon la 23an de februaro 2011, iliaj nomoj
estas: Jean-Jacques Moreau kaj Marlene (geedzoj), kaj Kristopher. Post kelkaj tagoj en Havano, ili
veturis tra Kubo bicikle kaj tranoktis cxe kubaj geesperantistoj kaj neesperantistoj. Ili vizitis
la jenajn provincojn: Pinar del Río (Viñales), Sancti Spriritus (Trinidad), Cienfuegos (Tope de
Collantes) kaj Santiagon.

  Sabate la 19an de marto ili alvenis Santiagon kaj la 25an de marto ili vizitis la Provincan
Filion de Esperanto en Santiago de Kubo kaj renkontis la esperantistaron tie. Ili ankaux gxuis
lecionon gviditan de Gonzalo Collantes García(multjara esperantisto kaj instruanto de Esperanto).
Dum la leciono ili ankaux gxuis la kanzonon (Belega Kamparanino) kaj rakontis siajn spertojn pere
de Esperanto tra la mondo.

  Ili diras ke, Esperanto estas gravega lingvo por la internacia komunikado kaj gxi ankaux estas
sxlosilo por lingva demokratio.

  La cxefa celo de tia renkontigxo estis montri al la novaj lernantoj ke, Esperanto estas vivanta
lingvo kaj ke, pere de gxi oni povas komunikigxi kaj  koni aliajn kulturojn en la tuta mondo.

"Cxiu lando kun sia lingvo kaj Esperanto por cxiuj".
 
Raportis: Guillermo Bess