Kultura Esperanto – semajno en Contramaestre, Santiago de Cuba.
De la 21ª gxis la 31ª de marto, Contramaestre jubileis sian e-kultursemajnon, okaze de la 15ª datreveno de la fondigxo de la e-municipa grupo (25ª de marto)kun partopreno de teritoriaj esperantistoj.
Nuancigis la arangxon la 21ª de marto en la "Municipa Librejo Daniel Readigo" per ekspoziciado da fotoj, revuoj kaj libroj pri la gxojigaj kulturklerigaj arangxoj okazitaj loke, nacie kaj internacie ene de la esperanta medio, sekve la 29ª, Graciela Morgado; kapgvidantino de la loka esperantistaro kaj Guillermo Sánchez; kunordiganto pri kulturaj arangxoj, prelegis al la cxeestanta publiko pri la fenomeno Esperanto.
Konkludis la arangxo la 3ª de aprilo kun la prezento de la muzikensemblo Amindaj en la "Centra Placo Orlando Pantoja Tamayo", kies regalo por la publiko; cxarmigis la atenton de tradiciaj muzikamantoj, malgraux teknikaj problemoj ekestitaj.
Dankon al la loka instanco pri kulturo pro sia meritinda apogo.
Raportis,
Julio César T. S.