RAPORTO PRI LA ARANĜO EN GRANMA
De la 21a ĝis la 24a de aprilo okazis kultura renkontiĝo en la kampadejo “Salto de Jibacoa”, kie partoprenis la provincoj Guantánamo (kun 11 geesperantistoj: inter ili, membroj de la junulara kaj infana sekcioj), Santiago de Kuba (kun la grupo “Amindaj”), Granma (kiel gastiganto), Holguín, Cascorro, Villa Clara, Matanzas kaj Urbo Havano; entute 58 geesperantistoj.
La reprezentanto de Guantánamo prezentis 4 prelegojn: “Katedralo Santa Katalina de Ricci”, farita de S-ro Leonardo Luna, “Ŝparo de Elektra Energio” de Jesús Velazco, “Nacia Sansistemo” de D-ro Roberto Cutiño kaj “Medicinaj Plantoj” de Tirso Ávila.
Krome, por la evoluo de Esperanto kiel lingvo kaj por sia plialtigo ni kunportis krucvortenigmon, kaj 3 litersupojn tre akceptitaj de la partoprenantoj de la evento.
UNUA TAGO.
Vespere dum la Interkona Vespero ĉiuj reprezentantoj el la diversaj regionoj intersalutis, konatiĝis, kaj dankis la inviton al tiu ĉi aranĝo. Prezentiĝis la muzikensemblo “Amindaj”.
DUA TAGO
Matene post la matenmanĝo Tirso Ávila prezentis prelegojn, krucvortenigmonkaj litersupojn, helpe de s-ro Jesús, Lesmi kaj Amaury (membroj de la guantanama delegitaro). Poste prelegis Albania, kiu prezentis ekzercojn pri la uzo de Esperanto por komencantoj. Fine s-ro Montes de Oca prelegis pri la uzo de Esperanto en interkorespondado.
Post la tagmanĝo oni havis libertempon por ĝui la belecon de la pejzaĝoj kaj la freŝan riverakvon. Mirinde dum la banado okazis alia programero gvidata de Albania apud la rivero profitante la etoson en la uzo de Esperanto en tiu medio.
Jam dum la nokto, post vespermanĝo, ni ĝuis la agadon de la lokaj artistoj kaj la muzikensemblo “Amindaj”.
TRIA TAGO
Matene okazis prelego de s-roj Vilhelmo Lutermano kaj Francel Briel, same proksime de la rivero kaj sub la freŝa arbombro. Samtempe okazis la ekskurso al la armea kampadejo de Ernesto Guevara proksime de la vilaĝo “Las Mercedes”.
Posttagmeze ni denove ĝuis banadon en la rivero kaj rigardadon de la pejzaĝo, dum la libertempo.
Jam nokte, post la vespermanĝo, okazis la adiaŭa nokto, kie la reprezentantoj el la diversaj regionoj diris siajn ĝisrevidajn vortojn. La Guantanama reprezentanto disdonis rekonojn (verdajn stelojn por surbrustigo) al la aliaj partopreantoj,
Ili ankaŭ profitis la okazon por inviti ĉiujn al la Decembra Zamenhofa Metiejo, kaj, kiel interkonsento, inter la estraro de la kampadejo kaj la geesperantistoj el Guantánamo estis elektitaj tri laboristoj de la kampadejo laŭ sian bona kaj kora atento al ili por partopreni la decembran aranĝon.
La reprezentanto el Holguín, S-ro Guillermo, konfirmis la okazigon de evento tie dum oktobro.
Intertempe, dum la tri tagoj, Tirso lasis kopion (en la komputilo de la kampadejo) de ĉiuj interesaj materialoj pri la lernado de E-o. Interesitoj povos poste kopii ilin.
Laŭ la opinio de Tirso, la evento estis fruktodona, ĉar ni prenis novajn spertojn por la estonteco.
José Luis Montes de Oca, Roberto García kaj aliaj partoprenantoj samopiniis.
Raportis:
Anyer Montero Ramos
Prezidanto Filio Granma