unua libro

La Esperanto-komunumo omaĝas la internacian jaron Zamenhof akompanate de Unesko, kies Ĝenerala Konferenco decidis aligi la centan datrevenon de la forpaso de Zamenhof en la liston de 53 datrevenoj festataj de tiu internacia organizo dum la periodo 2016-2017.
Ankaŭ Kuba Esperanto-Asocio aliĝis al la omaĝoj pro la Zamenhof-Jaro tra la tuta lando kaj profitas ĉiujn spacojn por diskonigi lian vivon kaj verkaron.
Ofte multaj sin demandas kiu estis tiu polo, okulkuracisto, kaj kial oni daŭre memoras lin? Kial Unesko decidis rekoni lian vivon kaj verkon? Sendube la kialo de tiu decido kuŝas en la fakto ke li transdonis al la homaro tre admirindan verkon kiu transvivis sian kreinton, tio estas, la internacia lingvo Esperanto.
La 26-an de julio de la jaro 1887 Ludoviko Zamenhof publikigis sian lingvoprojekton forme de modesta libreto 40-paĝa kiu estas konata kiel la Unua Libro.
La originala eldono estis nur ruslingva, sed antaŭ la fino de 1887 la libro aperis ankaŭ en la pola, germana kaj franca lingvoj kaj duaeldone en la rusa.
La unua eldono de la rusa Unua Libro entenas vortojn kaj restojn de antaŭaj Zamenhofaj lingvoprovoj. Ĝi enhavas 947 radikojn, el kiuj 11 estas propraj nomoj. Sur aldonita folio oni trovas 917 radikojn ordigitajn kaj 10 ekster la ordo. En la teksto kaj titolpaĝo oni trovas ankoraŭ 19 radikojn. Resume 947. Ĝi ankaŭ enhavas originalajn kaj tradukitajn poemojn, interalie.

Nuntempe multaj personoj tra la mondo sin demandas kiamaniere tiu ĉi lingvo kreita de unu homo sukcesis travivi pli ol cent jarojn, du mondmilitojn kaj evolui, spite al multaj aliaj lingvoprojektoj kiuj ne kapablis transsalti la projekto-fazon.
Tio signifas ke oni devas serĉi la kialon de tiu ĉi sukceso en la homo mem, en la iniciatinto, tio estas la doktoro Ludoviko Zamenhof, kaj en liaj grandaj aspiroj, kuraĝo kaj modesteco.
En la prilingvaj verkoj rimarkindaj oni trovas, unualoke, la prudenton kaj toleremon de L. L. Zamenhof. Fakte, la natura emo de elpensinto pri arta lingvo estas plej detale elmontri ĉiujn flankojn de sia elpensaĵo. Tiel faris Johann Martin Schleyer, provizante sian Volapukon per kompleta gramatiko kaj dika vortaro.
Male al tio, Zamenhof liveris unue nur la minimumon, 16-regulan gramatikon kaj 947-radikan vortareton: “lasante ĉion alian al libera iom-post-ioma ellaboriĝado”.
Indas rimarkigi ke li ĉiam evitis aldoni al la primitiva fundamento novajn devigojn; li timis ĉiujn troajn precizigojn, kiuj fariĝus katenoj.
Kompreneble, tiu toleremo iĝis ebla, nur ĉar la bazoj de la lingvo estis firmigitaj kontraŭ ĉia ŝancelo. Tion li atingis, havigante karakteron de netuŝebleco al la tri verkoj Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro, kiujn li kolektis en la jaro 1905 sub titolo de Fundamento de Esperanto.
Por ke iu ajn lingvo povu regule kreski kaj disvolviĝi estas necese, ke enestu en ĝi ia potenca inerciforto, kiu konservas al la plej granda parto de la lingvo oportunan senŝanĝon kaj stabilon, nepran kondiĉon por interkompreniĝado. En la naturaj lingvoj, tiun inerciforton prezentas la jarcenta tradicio.
En Esperanto, kie ne ekzistis tia tradicio, Zamenhof anstataŭigis ĝin per la Fundamento, kun sia karaktero de “dogma” netuŝebleco. Tiu lingva tabuo estas, post la kreado mem de Esperanto, la plej genia elpenso de Zamenhof.
La fakto estas, ke li decidis sin deteni de kiu ajn aŭtoritatpovo rilate la lingvon, kaj samtempe petis ke tiu tasko devus esti respondeco de institucio elektota de la esperantistoj mem.
Tiamaniere li protektis sian kreitaĵon, kiam li esprimis ke la “estonteco de nia afero estos plene garantiata nur kiam ĝi ne dependos de la sorto de unu sola homo”.
Nuntempe estas sciate, ke precize tiu ĉi decido ebligis la lingvan evoluon, ne laŭ la kapricoj de ĝia kreinto, nek malantaŭ skribotablo, sed pro la libera komuna prilaboro rezultinta el la uzo kaj apliko, samkiel okazas ĉe la nomataj naturaj lingvoj.
Pro tio Zamenhof proponis al la unuaj adeptoj verki, traduki kaj entrepreni malfacilajn taskojn tiel ke la lingvo evoluu nature. Danke al tio, lia projekto de internacia lingvo transvivis pli ol cent jarojn, kaj nuntempe posedas adeptojn en pli ol cent landoj, krom la rekono de internaciaj organizoj kiel Unesko.
Kuba Esperanto-Asocio invitas la Kuban esperantistaron kunfesti la tagon de la Unua Libro 2017 per tutlanda informkampanjo kiu konsciigu la mondon pri la avantaĝoj posedi lingvan komunikilon kiu partnerumas en la batalo de Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj favore al justa komunika ordo kaj lingva justico!

     
          1logo uea
     
     2logo tejo
     
     3logo ilei