rojas07

 

Mi havas la plezuron bonvenigi vin al la 9-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, en Havano, urbo kiu gastigas plian internacian E-eventon aldone al la okazintaj Universalaj Kongresoj en 1990 kaj 2010, la Internacia Konferenco por la Evoluo de Esperanto en Iberameriko en 1988 kaj la 6-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en 2004.

Ĉi-foje Kubo denove malfermas siajn pordojn al la esperantista komunumo, ĉar kiel vi, ankaŭ ni laboras kun Unesko por inkluziva edukado kaj defende de la gepatra lingvo kiel faktoro de identeco kaj suvereno; ĉar en Kubo, edukado kaj kulturo formas unikan tutaĵon nedisigeblan por evoluigo de socio prospera kaj daŭrigebla kiun ni alstrebas.

Estas nia plej granda deziro ke tiu ĉi renkontiĝo – kies temo “Lingvoj kaj kulturoj: edukado por daŭrigebla evoluo en la Amerikoj” – havigu al la eksterlandaj partoprenantoj la eblon konatiĝi kun la kuba popolo kaj kulturo kaj tiel fortikigu la amikecon kaj solidarecon inter vi ĉiuj.

Bonvenon!

Fernando Rojas
Vicministro
Ministerio pri Kulturo

 banner 800x600
     
     
1logo uea  2logo tejo  3logo ilei
     
     

Sociaj retoj

joomla share module