GolondrinasC

 

GolTreeVenontjare, kaj por la 6ª fojo Kuba Esperanto-Asocio realigos la tutlandan Esperanto-Renkontiĝon KERo 2019, kiu okazos de la 21ª kaj ĝis la 25ª de marto en la kampadejo “La hirundoj” en la orienta provinco Santiago de Kubo.
Dum nia certe ĝuinda restado en la kampadejo eblos ekskursi al grotoj, kie oni povas ĝui la freŝan akvon de fontoj, kiuj vivigas la riveron Mogote, enfluejo de rivero Contramaestre, kie baraĵo ebligas kelkajn lokojn tre taŭgajn por la banado.
Kiel kutime la programo celas disvastigi la Esperanto-agadon naciskale pere de prelegoj, metiejoj kaj kulturaj programeroj. La filioj kaj grupoj de KEA respondecos pri variaj programeroj por la vesperaj aranĝoj, kio montros la maturiĝon de la kultura vivo de nia komunumo.
KERo 2019, la plej bona okazo konatiĝi kun la naturo, kuba kulturo kaj esperanto-movado. Bonvenon!

 

 

 esperanto40
     
     
1logo uea  2logo tejo  3logo ilei
     
     
     
   BlogsEsperanto1

Esperanto: idioma y movimiento
El idioma que abre las puertas a otras culturas

Sociaj retoj

joomla share module