IMG 0001De la 21-a ĝis la 25-a de marto okazis la 7-a Kuba Esperanto-renkontiĝo, KERo 2019 en la orienta provinco Santiago de Kubo. En la kampara feriejo “La Hirundoj”, situanta ĉe la distrikto Contramaestre, proksime de samnoma rivero, ariĝis cento da kubaj esperantistoj plus usona vizitanto, kiuj kune ĝuis Esperantujon kaj decidis pri farendaĵoj de la jaro.

Kiel parto de la programo sesiis la komitata kunsido 35-a de KEA, kie oni revuis la jaron 2018 kaj planadis la ĉefajn agadojn de la jaro 2019, kies kulmina momento okazos la 16-an de junio, kiam nia landa asocio festos sian 40-an jubileon.

La renkontiĝo havis variajn programerojn en du paralelaj ejoj. Tiel okazis interkona vespero, kursoj por komencantoj kaj progresintoj, kunsidoj de instruistoj (ILEI), kunsidoj pri konsciigo, kapabligo, komunumo kaj kunordigo tiel ke nia agado trairas la kvar laborkampojn de la esperanto-movado.

Aliaj programeroj estis filmoprezentado, poezia vespero, kabareta vespero, diskejo kaj konkursoj pri historio, deklamado kaj legado. Estis spacoj por didaktikaj ludoj, libroservo, radio kaj podkastoj en esperanto, radioamatoroj, sin banado en la apuda rivero kaj ekskurso al historia maŭzoleo ĉe la montoĉeno Maestra.IMG 0015

Sendube, estas pluraj defioj por la kuba esperantistaro koncerne al kreskigo de la membraro, novaj kaj diversaj kursoj, trejnbezonoj por la aktivuloj, organizaj demandoj de la grupoj tra la tuta lando, restarigo de la oficiala bulteno kaj aktualigado de la retpaĝo.

Spite al la malfacilaĵoj, la kuba esperanto-movado estas stabila kaj matura, kun granda potencialo ankaŭ ĉe la junula aktivado, tamen, ni ankaŭ konscias pri la bezono daŭre plialtigi la lingvan nivelon. Al tiuj celoj ni konscie strebas en la jaro de la 40-a jubileo de sukcesa agado favore al esperanto en Kubo.

 

 

 esperanto40
     
     
1logo uea  2logo tejo  3logo ilei
     
     
     
   BlogsEsperanto1

Esperanto: idioma y movimiento
El idioma que abre las puertas a otras culturas

Sociaj retoj

joomla share module