La urbo Santiago de Kubo malfermis siajn pordojn al la 28ª Internacia Librofoiro en la impona Teatro Heredia, ĉi-foje dediĉita al la 60ª datreveno de la Kuba Revolucio.

Kiel ĉiam la provinca filio havis standon pri Esperanto kaj sukcese informis pri la internacia lingvo, ĝiaj kulturaj valoroj kaj pri la diversaj kursoj organizataj en Santiago de Kubo ĉiujare.

La literatura festo honorigis kiel invitita lando la Demokratian Popolrespublikon de Alĝerio; ankaŭ meritindas rekono al la verkisto, filologo kaj ĵurnalisto, Eduardo Heras León, Literatura Nacia Premio 2001 kaj 2014; oni ankaŭ omaĝis la 15-an datrevenon de la brigado de artinstruistoj José Martí; kaj la 75an naskiĝtagon de la historiistino, verkistino kaj esploristino, doktorino en sciencoj, Olga Portuondo Zúñiga.

Librofoiro 

 

 

 

 

 Raulicer García Hierrezuelo, Provinca Direktoro pri Kulturo, vizitis nian esperantan standon kune kun Gonzalo Collantes Garcia sperta esperanta instruisto. 

 

Julio César Tamayo Salas

 esperanto40
     
     
1logo uea  2logo tejo  3logo ilei
     
     
     
   BlogsEsperanto1

Esperanto: idioma y movimiento
El idioma que abre las puertas a otras culturas

Sociaj retoj

joomla share module