La venontan 16-an de junio, Kuba Esperanto-Asocio festos sian 40-an datrevenon, kaj la kuba movado preparas sin por tiu ĝojiga kaj speciala okazo. Pluraj programeroj akompanos la etoson, samkiel inkluziva informkampanjo por disvastigi la esperanto- agadon en Kubo dum 4 jardekoj.
Unu el la eroj de tiu kampanjo, estis partopreno en intervjuo en la provinca radiostacio “Radio Cadena Habana” en la kuba ĉefurbo, gvidita de Andy Cruz, reĝisoro de la muzikgrupo Kialo, kiu volonte invitis nin por informi pri nia agado.
La intervjuatoj estis Ariadna García Gutiérrez kaj María Lisandra González Hurtado, ambaŭ membroj de Kuba Esperanto Asocio kaj kungvidantinoj de la informkampanjo pro la 40ª datreveno de la kuba movado.
Estis bona okazo ne nur por informi pri niaj plej gravaj agadoj dum tiuj ĉi 40 jaroj, sed ankaŭ por inviti esperantistojn, aktivajn aŭ ne, partopreni en tiuj programeroj.