IMG 3605La pasintan 15-an de junio en la Nacia Teatro en Havano, la kubaj esperantist festis la 40-an datrevenon de Kuba Esperanto Asocio (KEA). Partoprenis cento da esperantistoj el urbo Havano. La programo de la festotago konsistis, unue, je oficiala solenaĵo kun prezento de la plej gravaj historiaj eroj de nia asocio gvidita de la historiisto Juan Ramón Rodríguez Gómez; sekvis salutmesaĝoj de esperantistoj el la tuta mondo legitaj de Julián Hernández Angulo kaj Javier Ramos Nistal, estraranoj pri instruado kaj informado respektive; sekvis salutvortoj de la prezidantino de KEA, Maritza Gutiérrez González, kaj transdono de atestiloj al membro-fondintoj de KEA.

Temis pri bunta aranĝo kun prezento de la konata poemo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, “Preĝo sub verda standardo”deklamita de Ismary Lezcano García, membro de la ILEI-sekcio en Havano, kaj ankaŭ okazis eta koncerto de la juna gitaristino (trikorda gitaro) Jany Quiñones Valdés kaj la kuba, ne esperanta muzikgrupo “Kialo” kiu decidis nomi sian muzikgrupon per esperanta vorto. Ili faris proprajn prezentojn kaj komunan.

IMG 3584

Fine, la esperantistoj tranĉis la torton de KEA kaj kune festis, dancis, fotis kaj ĝuis la etoson. Okazis ankaŭ antaŭaranĝo en la domo de la germana esperantisto loĝanta en Kubo, Vilhelmo Lutermano, organizita de la ILEI-sekcio, kaj postaranĝo kunordigde kun la Oficejo de la urba historiisto, temis pri gvidita vizito al la Nacia Kapitolo, grava kaj monumenta konstruaĵo bele restaŭrata, kie sesias la kuba parlamento. Ĝi estis finkonstruita en 1929 kaj estas kuba simbolo. Krome, tie okazis la fonda kunveno de KEA la 16-an de junio 1979, pro tio ĝi estis ankaŭ simbola vizito al la fonto de 40-jara laboro por Esperanto en Kubo.

 esperanto40
     
     
1logo uea  2logo tejo  3logo ilei
     
     
     
   BlogsEsperanto1

Esperanto: idioma y movimiento
El idioma que abre las puertas a otras culturas

Sociaj retoj

joomla share module