Kiel raportas la respondeculo pri Edukado en Santiago de Kubo, Julio César Tamayo Salas, la estraro de la provinca filio kaj la esperanta grupo en Guantánamo okazigis la 3an komunan esperanto-renkontiĝon en Santiago de Kubo la pasintan 23an de junio en la Naturhistoria Muzeo “Tomás Romay”, kiu estis fondita la 10an de oktobro 1966. Temis pri vizito kun ĉiĉeronado gvidita de Julio César.

La estraro de la provinca filio ankaŭ organizis kaj okazigis “Esperantan Konkurson pri Legado”. La celo estis veki amsenton al la esperanto-legado en la novaj gelernantoj de la internacia lingvo kaj stimuli ilin fariĝi aktivuloj en la movado.

La instruisto liveris esperantan tekston al la konkursantoj kaj estis premiita tiu kiu plej bone legis ĝin. La ĵurio estis reprezentita de Gonzalo Collantes García, elstara instruisto en Santiago de Kubo, Guillermo Navarro, prezidanto de la provinca filio kaj Julio César Tamayo, respondeculo pri Edukado en Santiago. Gajnis la konkurson la novulino Yaima Cobas Nápoles, kiu brile legis.

 esperanto40
     
     
1logo uea  2logo tejo  3logo ilei
     
     
     
   BlogsEsperanto1

Esperanto: idioma y movimiento
El idioma que abre las puertas a otras culturas

Sociaj retoj

joomla share module