logo 9take sen teksto   9-a TUTAMERIKA KONGRESO DE ESPERANTO
Havano, Kubo / 11-17 februaro 2018
“Lingvoj kaj kulturoj: edukado por daŭripova evoluo en la Amerikoj”

 

(HAVANO + E-PROGRAMO DUM LA INTERNACIA LIBROFOIRO + VIÑALES) (6-11 februaro)
Lundo, 5       Loĝigo ĉe gastfamilioj
Mardo, 6       Antaŭtagmeze: Ekskurso “Havano trarigarde”. Posttagmeze: Librofoiro
Merkredo, 7   Librofoiro
Ĵaŭdo, 8        Ekskurso al Viñales
Vendredo, 9   Restado en Viñales
Sabato, 10     Revenveturo al Havano
Dimanĉo, 11  Matenmanĝo kaj veturigo al la kongresej

EKSKURSO “HAVANO TRARIGARDE”

Malnova Havano: Veturo al la Malnova Havano. Urba promenado laŭ la cirkvito de la kvar ĉefplacoj, nome: Placo de la Katedralo (religia centro), Placo de Armiloj (militista kaj registara centro), Placo de Sankta Francisko el Aziso (komerca centro) kaj Malnova Placo (bazaro). Moderna Havano: Veturo laŭ la avenuo Malecón (Moleo) al 5-a Avenuo ĝis la Sporthaveno Hemingway, itinero laŭ kiu sinsekve oni konatiĝas kun la kvartaloj Centra Havano, El Vedado, Miramar kaj laste Siboney. Reveno laŭ la 5-a Avenuo al la Kongresa Palaco (sidejo de UK-oj 1990 kaj 2010). Vizito al la Arbaro de Havano (la verda pulmo de la urbo) ĝis Placo de la Revolucio. De tie pluveturo laŭ la avenuo Karolo la 3-a, strato Reina ĝis Parko de la Frateco, Kapitolo kaj Centra Parko.

EKSKURSO “VIÑALES” (Por minimume ses partoprenantoj) / Dato: 8-10 februaro

Ĵaŭdo, 8 februaro 2018 (Havano – Viñales (Vinjalo), 189 km, tranokto en Viñales). Antaŭtagmeze: Matenmanĝo kaj ekveturo al Viñales kun halto en la ekovilaĝo Las Terrazas (La Terasoj, 60 km, konstruita 1968, 1 200 enloĝantoj). Vizito al la medirespekte konstruita hotelo La Moka (1994). En 1985 post sukcesa forstado kiu daŭris pli ol 15 jarojn, la Nacia Parko Sierra del Rosario estis deklarita de Unesko “Rezervejo de la Biosfero”. Pluveturo al la Nacia Parko Viñales kun halto en la belvidejo de Hotelo Los Jazmines. Alveno al la vilaĝo Viñales (fondita 1875, 25 000 enloĝantoj) kaj loĝigo ĉe gastfamilioj. Vespere: Vespermanĝo kaj promenado en la vilaĝcentro kun la ebleco amuziĝi ĉe la noktoklubo Polo Montañés kun viva muziko aŭ ĉe iu el la pluraj trinkejoj.

Vendredo, 9 februaro 2018 (Tranokto en Viñales). Antaŭtagmeze: Matenmanĝo kaj vizito al Cueva del Indio (Kaverno de la Indiano) kun eta motorboata veturo laŭ subtera rivero, kio ebligos impreson pri tiuj geologiaj formacioj el la ĵurasio. Vizito al privata tabakbieno, kie kamparano klarigos la tutan procezon de tabako ĝis la produktado de la famaj kubaj cigaroj, kiujn oni povas certe gustumi post bona kuba kafo, kune kun la sendube ankaŭ fajna kuba rumo. Veturado en la Nacia Parko. Vizito al la privata Botanika Ĝardeno de Caridad, kun granda kolekto de florarbustoj, fruktarboj kaj vere raraj specioj. Vespere: Vespermanĝo kaj libera tempo en la vilaĝcentro.

Sabato, 10 februaro 2018 (Viñales – Havano, 189 km). Antaŭtagmeze: Matenmanĝo kaj revenveturo al Havano.

Prezo (en eŭroj, por ĉiu persono): 260.00 / Krompago por loĝado en unupersona ĉambro: 75.00. En la prezo estas inkluzivigitaj:

► Loĝado en Havano (en la ĉirkaŭaĵoj de Esperanto-Centro Havano) kaj en Viñales ĉe gastfamilio en du­persona ĉambro klimatizita, kun privata duŝejo/necesejo.
► Maten- kaj vespermanĝo.
► Ekskurso “Havano trarigarde” (laŭ programo) kun E-ĉiĉerono.
► Ekskurso al Viñales (laŭ programo) kun E-ĉiĉerono.
► Partopreno (kun veturigo) en la E-programo de la Internacia Librofoiro de Havano.