Inicio de sesión

Kubo: ĝenerala informoj

Kubo, havas riĉan kaj diversan naturon sur ebena kaj karsta teritorio, ĝiaj 1 200 km da longo kaj 110 992 km2 da surfaco inkludas pli ol 300 strandojn. La averaĝa temperaturo dum la jaro estas 25 gradoj kaj la maro 26 gradoj. La plej alta monto estas Pico Turquino (1 972 m) lokita en montoĉeno Maestra, unu el ĝiaj tri montaraj sistemoj.

       La 27an de oktobro 1492 Kristoforo Kolumbo alvenis al la kubaj marbordoj. La hispana konkero rezultigis pereigon de ĝia aŭtoktona loĝantaro anstataŭita de afrikaj sklavoj. La 10an de oktobro 1868 komenciĝis la militoj por la kuba sendependiĝo. La usona milita interveno, fine de la 19a jarcento finis la konflikton inter kubanoj kaj hispanoj. En 1902 instaŭriĝis la nomata Respubliko kaj la unuan de januaro 1959 venkis la Revolucio gvidita de Fidel Castro.

      La magio de la Kubaj urboj mirigas pro la arkitektura diverseco, abundo da konstruaj stiloj pli ol kvin-jarcentaj kun konstruaĵoj kiuj gamas de kolonia, antaŭbaroka, baroka, novgotika, novklasika, eklektika, novarta kaj dekorarta ĝis la movadoj postmoderna kaj moderna. Urboj-muzeoj kun eksterordinaraj ĉarmoj kiel Trinidad, Cienfuegos kaj Havano, fieras esti deklaritaj de Unesko Kultura Heredaĵo de la Homaro.

 

Aliajn Detalojn

Oficiala nomo: Respubliko Kubo.

Ĉefurbo: Havano (2 400 000 loĝantoj).

Geografio: Lokita ĉe la enirejo al la Meksika Golfo, meze de la Kariba Maro, Respubliko Kubo estas fakte insularo konsistigita de la insuloj Kubo, Isla de la Juventud (Junulara Insulo — konsiderata speciala municipo) kaj 4 195 insuletoj kaj rifoj, kiuj sume formas surfacon de 110 992 km2. La plej proksimaj landoj estas Haitio, Usono, Jamajko kaj Meksiko.

Oficiala lingvo: Hispana. Ĝi estas la sola lingvo parolata tutlande.

Loĝantaro: 11 200 000 loĝantoj (denseco: 101 loĝantoj/ km2). La deveno de la loĝantaro estas 60% hispana, 22% mulatoj kaj mestizoj, 11% afrika kaj 1% ĉina. Politik-administra divido: 14 provincoj (Pinar del Río, La Habana, Ciudad de La Habana, Matanzas, Cienfuegos, Villa Clara, Sancti Spíritus, Ciego de Ávila, Camagüey, Las Tunas, Holguín, Granma, Santiago de Cuba kaj Guantánamo) plus speciala municipo Isla de la Juventud (antaŭe Isla de Pinos).

Nacia festotago: 26-a de julio.

Religio: 47% katolikoj, 4% protestantoj. La cetera loĝantaro agnoskas oficiale neniun kredon. Estas tre disvastiĝintaj afrokubaj kredoj (santerio kaj aliaj).

Politika sistemo: Socialisma respubliko.

Ŝtatestro: Raúl Castro Ruz.

Klimato. Tropika kun averaĝa temperaturo de 25º C. En la somera (pluva) sezono la averaĝa temperaturo estas 27º C (humideco 81%), dum en la vintra (seka) sezono ĝi estas 22º C (humideco 79%).

Loka tempo. UTC-5. De aprilo ĝis oktobro UTC-4.

Mono. Kuba peso (CUP) kaj Kuba konvertebla peso (CUC). Rekomendindas kunporti eŭrojn aŭ aliajn internacie ŝanĝeblajn valutojn, sed ne alporti usonajn dolarojn (USD) ĉar ekzistas aldona 10%-imposto kiam oni ŝanĝas tiujn. Eblas pagi rekte en eŭroj (EUR) en kelkaj turismejoj kiel Varadero, Cayo Largo, Jardines del Rey, strando Santa Lucía en Camagüey, ĉe la strando Covarrubias en Las Tunas, kaj ĉe la strandoj de Holguín (Guardalavaca, Don Lino, Esmeralda, Pesquero).

Monŝanĝo. Internacie konverteblajn valutojn eblas ŝanĝi en flughavenoj, bankoj, monŝanĝejoj (Casa de Cambio, CADECA S.A.) kaj en hoteloj (ĉi-laste je ne tre favora kurzo), kaj same eblas reŝanĝi ilin je la fino de la restado en la lando. La kurzo varias proksimume simile al kurzo inter eŭro kaj dolaro.

Kreditkartoj. Akcepteblas kreditkartoj Visa kaj MasterCard nur se ili ne estis emisiitaj de usonaj bankoj aŭ ties filioj. El monaŭtomatoj eblas preni monon nur per Visa-kreditkartoj. Eblas preni kontantan monon el monŝanĝejoj per Mastercard-kreditkartoj, kontraŭ pago de 10% de la sumo.

Elektro. 110 V, 60 Hz, kontaktiloj plataj kaj dupolusaj. En pluraj hoteloj troviĝas ankaŭ kon tak tilingoj por 220 V. Bv. mem alporti adaptilon.

Doganreguloj. La doganrilataj leĝoj malpermesas la importon de pornografio, narkotaĵoj, bestoj kaj pafiloj, kvankam ĉi-lastaj akcepteblas se uzotaj por sporta ĉasado kaj kun antaŭa aprobo de la koncerna kuba instanco. Estas permesata la eksporto de artaĵoj, antikvaĵoj kaj aliaj kulturaj valoraĵoj leĝe protektataj, pere de koncerna dokumento emisiita de la kompetentaj institucioj kaj rajtigita per aĉetkvitanco. La maksimuma valoro de aliaj eksportotaj varoj estas 1000 USD; oni ne bezonas prezenti dokumentojn por la eksporto de manfaritaĵoj.

Flughavena imposto. La flughavena imposto en ĉiuj kubaj internaciaj flughavenoj estas CUC 25,00, pagenda antaŭ la pasporta kontrolo.

Sanreguloj. Oni postulas internacian vakcinan atestilon nur de vizitantoj el landoj kie flava febro aŭ ĥolero estas endemiaj aŭ kiuj estis deklaritaj de la Internacia Sanorganizo infektozonoj. Estas malpermesata importo de produktoj el besta aŭ vegetaĵa origino.

Vestaĵoj. Someraj, prefere kotonaj vestaĵoj kaj leĝeraj jakoj aŭ puloveroj por la vesperoj (kaj por la salonoj de la Kongresejo, kiuj estas klimatizataj kaj povus iĝi tro malvarmaj). Ne forgesu faldeblan pluvombrelon, sunkremon kaj bankostumon.

Sekureco. Kubo estas tre sekura lando kaj la homoj estas ege afablaj kaj helpemaj. Tamen, en Havano, kiel en ĉiuj grandaj urboj, necesas singardemo pri mono kaj havaĵoj.

Medikamentoj. Se vi uzas preskribitan medikamenton, bonvolu kunporti kuracistan recepton en la latina.

Telefonado. Kubo +53, Havano 7. Por voki eksterlanden de Havano: 119.

Ĉiuj poŝtelefonoj en Kubo atingeblas per +53 5 kaj koncerna numero. Por voki eksterlanden el poŝtelefonoj: 00.

Vizo de turistoj: Vojaĝantoj kiel turistoj (kongresanoj) devas posedi karton aŭ turistan vizon, akireblan en la kubaj konsulejoj, en vojaĝagentejoj aŭ flugkompanioj. La turista karto validas por unufoja eniro kaj restado en Kubo por 30 tagoj ekde la alvendato. Eblas facile plilongigi ĝin por pliaj 30 tagoj. Dezirantoj plilongigi sian turistan vizon povas tion fari en la Direkcio pri Migrado kaj Fremdultrafiko ĉe la adreso: Desamparados esquina San Ignacio (Centro Cultural Almacenes San José), La Habana Vieja; tie pagendas 25 CUC per fisko-markoj antaŭe akireblaj ĉe kiu ajn filio de la Banko Metropolitano S.A., kiukaze bv. peti kvitancon.

Havano

   La kuba ĉefurbo estis fondita en 1519 kaj en 1982 ĝi estis deklarita de UNESCO kiel Kultura Heredaĵo de la Homaro. Havano situas en la nordokcidento de Kubo ĉe la samnoma ĉefa komerca haveno. Ĝi etendiĝas sur surfaco je 750 km2 kun 2,4 milionoj da enloĝantoj. La Malnova Havano estas la plej antikva parto de la urbo kaj ĝi konsistigas arkitekturan ensemblon de la jarcentoj 16ª ĝis 19ª, kies koloniaj palacoj kaj aliaj juveloj estas zorge restaŭrataj

 

 

Memoraĵoj kaj suveniroj. Kuba rumo, fajnaj cigaroj, kafo, manartaĵoj estas inter la plej ŝatataj suveniroj, sed vi mem malkovros en la Malnova Havano grandan bazaron kun amaso da interesaj ofertoj, kiuj estas same akireblaj en ĉiuj grandaj urboj. Lasta ŝanco por tio estas la sendoganaj vendejoj en la flughavenoj.

Trinkakvo. La kranakvo estas bonkvalita, sed por eviti tropikajn malsanojn, rekomendindas aĉeti mine ralan akvon.

 

La kongresejo

 
      La Kongresa Palaco de Havano staras sur surfaco de 60 000 m2. Por la sukcesa okazigo de ĝiaj celoj ĝi posedas 11 klimatizitajn salonojn ĉiuj ekipitaj per moderna teknologio de aŭdvidaj rimedoj. Ĝi ankaŭ disponas pri aliaj pluruzaj ejoj kaj oficejoj kio garantias la sukceson de la eventoj.

 

Ĝi posedas ampleksan oferton de restoraciaj servoj, lunĉejoj kaj trinkejoj; medicinaj kaj stomatologiaj servoj, banko, monŝanĝejo, butikoj, retumejo.

 

La Kongresa Palaco gastigis la 75an Universalan Kongreson de Esperanto en 1990 kaj granda parto de ties sukceso estas ŝuldata al la bona kunlaboro kaj iniciatemo de ĝiaj funkciuloj. Renovigita kaj modernigita la Kongresa Palaco de Havano garantias la sukceson de  kunsidoj kaj aliaj aranĝoj

Kiel atingi la kongresejon. La Kongresa Palaco de Havano situas je 20 minutoj de la urbocentro (aŭtomobile) en unu el la rezidejaj kvartaloj de la okcidenta urboparto, kie ĝi okupas 60 mil kvadratajn metrojn. Ĝi atingeblas per publika transporto (buse), taksioj kaj busoj organizitaj de UEA. Adreso: Palacio de Convenciones de La Habana, Calle 146, Cubanacán, Playa, Ciudad de La Habana. Bv. ne skribi al la kongresejo sed ĉiam nur al la CO.

 

Turismo kaj hoteloj

 

         Pli ol suno kaj strandoj, pli ol naturo, pli ol tradicioj kaj muziko, Kubo estas homoj kaj historio… Ĝi estas la magio de siaj kampoj, urboj kaj submara trezorejo. Ĝi krome invitas vivi kaj dividi renkontiĝon de aventuroj, mitoj, legendoj kaj realoj akcentita de ega allogo natura, kultura kaj turisma.

 

           Kubo posedas pli ol 300 km da strandoj kun fajna sablo kaj puraj akvoj, varmaj, trankvilaj kaj travideblaj vere allogaj por tiuj kiuj serĉas ĝuon de suna kaj mara turismo dum la tuta jaro; kaj la ekzisto de pli ol 4 000 rifoj kun sennombraj valoroj en floro kaj faŭno, inter kiuj elstaras Jardines del Rey, Santa María, Cayo Largo kaj Ensenachos, inter aliaj insuletoj.

            Posedanta riĉajn marfundojn, kun ampleksaj koralformiĝoj kaj granda riĉeco, ĝi disponas pri internaciaj sporthavenoj en ambaŭ marbordoj, kiuj garantias la efektivigon de ĉiuj marsportoj.

        La Kuba hotelreto inkluzivas diversecon de stiloj kaj kategorioj, kun komforta, moderna kaj funkciiva infrastrukturo kaj kun ĉiuj servoj kiuj certigas al la vizitanto agrablan restadon. Ĝi estas efektive kombinita kun variaj eksterhotelaj servoj por la gastoj.